Kongreso de Filipinoj

Kongreso de Filipinoj
emblemo
duĉambra parlamento Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 12-a de junio 1898 vd
Antaŭe Batasang Pambansa vd
Lando(j) Filipinoj vd
Sidejo Batasang Pambansa Complex
Ĉefestro(j) Tito Sotto (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr
Sigelo de la Senato
Sigelo de la Ĉambro de Reprezentantoj

La Kongreso de Filipinoj (antaŭe nomita Batasang Pambansa, hispana Congreso de Filipinas) estas la nacia parlamento de la insula nacio, kun leĝdona povo. Ĝi estas dukamera parlamento konsistanta el la unua ĉambro (Senato) kun 24 sidlokoj kaj dua ĉambro (la Reprezentantĉambro) kun 300 sidlokoj [1].

La Senato estas ekvivalenta al la Brita Lordĉambro kaj konsistas el 24 senatanoj, el kiuj duono estas elektitaj de la tuta korpo ĉiujn tri jarojn. Ili do ne reprezentas geografian unuon kaj havas oficperiodon de ses jaroj [2].

La Ĉambro de Reprezentantoj konsistas el ĝis 250 reprezentantoj, kiuj servas aŭ geografian aŭ sektoran rolon. La unuaj reprezentas specifan areon de la ŝtato. Ĉiu provinco konsistas el unu aŭ pluraj tiaj distriktoj, el kiuj pli grandaj grandurboj ankaŭ formas unu kun du aŭ pli da reprezentantoj. La sektoraj reprezentantoj reprezentas la ( etnajn ) malplimultojn de la loĝantaro kiuj ne estus reprezentitaj per sole geografia divido de la lando. Ekzistas ankaŭ parlamentanoj de tielnomitaj partiaj listoj, kiuj reprezentas diversajn laboristajn, jurajn kaj aliajn organizaĵojn.

Distriktokongresanoj reprezentas elektodistriktojn. Ĉiu provinco havas almenaŭ unu kongresan distrikton. Ankaŭ ĉefaj urboj havas sian propran distrikton. Sektoraj kongresanoj reprezentas minoritatajn sektorojn de la loĝantaro. Tio permesas al minoritataj grupoj esti reprezentitaj en la Kongreso. Ili reprezentas sindikatojn, dekstrajn grupojn kaj aliajn organizaĵojn.

  1. Article VI: THE LEGISLATIVE DEPARTMENT. Philippines Official Gazette. Arkivita el la originalo je 2021-05-16. Alirita 31a de Majo, 2013.
  2. The Legislative Branch. Philippines Official Gazette. Philippines Official Gazette. Arkivita el la originalo je 7a de Aprilo, 2023. Alirita May 31, 2013.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne